F-Droid estas instalebla katalogo de liberaj aplikaĵoj por Android. La kliento plifaciligas foliumadon, instaladon kaj spuradon de ĝisdatigoj ĉe via aparato. Ĝi konektas al ĉiuj F-Droid-kongruaj deponejoj. La ĉefa deponejo estas gastigata ĉe f-droid.org kaj enhavas nur vere liberan programaron. Android mem estas malferma tiel, ke vi povas instali aplikaĵojn de iu ajn fonto, sed estas kelkaj bonaj kialoj por uzi F-Droid kiel vian instal-administrilon: * ricevi sciigojn pri disponeblaj ĝisdatigoj * (malnepre) elŝuti kaj instali ĝisdatigojn aŭtomate * spuri malnovajn kaj betajn versiojn * filtri aplikaĵojn nekongruajn kun via aparato * esplori aplikaĵojn laŭ kategorioj kaj per serĉeblaj priskriboj * aliri ligilojn por donaci, fontkodo, ktp. * esti sekura per kontroli signaturojn kaj kontrolsumojn (haketaĵojn) de apoj