BobStore/metadata/eo/full_description.txt

13 lines
845 B
Plaintext
Raw Normal View History

F-Droid estas instalebla katalogo de liberaj aplikaĵoj por Android. La kliento plifaciligas foliumadon, instaladon kaj spuradon de ĝisdatigoj ĉe via aparato.
Ĝi konektas al ĉiuj F-Droid-kongruaj deponejoj. La ĉefa deponejo estas gastigata ĉe f-droid.org kaj enhavas nur vere liberan programaron.
Android mem estas malferma tiel, ke vi povas instali aplikaĵojn de iu ajn fonto, sed estas kelkaj bonaj kialoj por uzi F-Droid kiel vian instal-administrilon:
* ricevi sciigojn pri disponeblaj ĝisdatigoj
* (malnepre) elŝuti kaj instali ĝisdatigojn aŭtomate
* spuri malnovajn kaj betajn versiojn
* filtri aplikaĵojn nekongruajn kun via aparato
* esplori aplikaĵojn laŭ kategorioj kaj per serĉeblaj priskriboj
* aliri ligilojn por donaci, fontkodo, ktp.
* esti sekura per kontroli signaturojn kaj kontrolsumojn (haketaĵojn) de apoj